REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO: T.S. MARTIN, Kuzmany-str.29. CSR-Slovakujo
IV-a JARKOLEKTO e JUNIO 1949 e NUMERO 6 (86)
ĈEA--SES= EAĈSR
Post la dua mondmilito laboris en ĈSR du organizoj de esperantistoj:
EACSR, kies agadkampo estis la teritorio de la tuta Respubliko, kaj
SES, funkcianta en Slovakio. La konvencio, farita en Brno en 1946
proponis, ke por Slovakio restu SES kaj la ĝisnuna. EAĈSR fariĝu
ĈEA (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) por la ĉeĥaj landoj kaj ili kune formu
novan EACSR, kiu estu komuna supera, „tegmenta“ organizo repre-
zenta. La ĝenerala kunveno de SES en 1947 akceptis la konvencion, sed
EAĈSR ne. Tamen dum la Ta Kongreso de EACSR. (4.-6. VI. 1949)
en Liberec la ĝenerala kunveno ankaŭ aprobis la konvencion kaj ĝi
fariĝis valida.
Laŭ tiu ĉi decido en ĉeĥaj landoj funkcios ĈEA, en Slovakio SES,
kaj ili ambaŭ elsendos po 6 estraranoj en la komitaton de la tutŝtata
EACSR. (Esperanto Asocio de GSR), kies tasko estos prizorgi enlandajn
kaj eksterlandajn problemojn de tutŝtata signifo. Krome ambaŭ landaj
organizoj rajtas agi aŭtonomie, eĉ rilate al eksterlando.
La. Kongreso en Liberec solvis gravegan problemon, ĉar aprobinte la
konvencion de Brno ĝi aprobis la faktan staton kaj kreis atmosferon
de vera kunlaboro. La du memstaraj organizoj' per tuta sia laboro —
ne konkurenca, sed inspirita de sana vetkonkurado — laboros sur la
verda kampo de nia patrujo. La rikolto certe estos bona.
Floru la nova EAĈSR kaj ĉiam verdu ĝiaj du branĉoj — ĈEA
kaj SES! :
81
Praktiku la lingvon
Tre ofte oni emfazas pri la esperanta movado: Esperanto estas tre
facila, Esperanto estas vivanta lingvo, Esperanto estas tre disvastiĝinta,
la esperantistoj estas multnombraj, k. t. p......
Sed la „granda publiko“ (popolamaso) ne estas sufiĉe atentigata pri
la vereco de tiuj asertoj. Tro ofte konstatiĝas, ke la esperantistoj' nur
balbutas kiel k varjaraj infanoj sian „karan lingvon“! Mankas al ili la
praktikado.
Pro tiuj du motivoj, kun kelkaj amikoj, ni alvenis al konvinko, ke
la movado por kreski bezonas publikajn praktikejojn, kiujn ni nomas
sonolejoj, ĉar tie la sola lingvo uzenda estas Esperanto: ni sonolas,?
tiel, ĉiuj homoj, enlandaj kaj eksterlandaj estas egalaj. Konsekvence,
ni sonolistoj, elektis grandajn kafejojn-restoraciojn por niaj kunvenoj.
Tiu, kiu estas tre fervora, vizitas ĉiujn (kvin en Parizo); aliaj iras de
tempo al tempo ĉu al la plej plaĉa, ĉu al la plej proksima de sia hejmo.
Oni alvenas, kiam oni estas preta, oni foriras, kiam oni volas. Ĉar sur
la tablo estas materialo montranta, ke temas pri Esperanto, la klientaro
rimarkas, ke per tiu lingvo estas eble serioze aŭ ĝoje paroli, samkiel
per lu ajn nacia lingvo. Vidante niajn verdajn stelojn, ili tuj kompre-
nas, ke tio estas la simbolo de Esperanto kaj poste renkontante verdste-
lulojn lli diros: „Jen, ankaŭ esperantisto.“
Sed bedaŭrinde tro malmultaj kutimas surmeti la verdan stelon,
kvankam tio estus la. plej bona, trafa propagandilo. Efektive, la prota-
nuloj, la duoninteresiĝantoj venos al Esperanto, se montriĝos videble, ke
tiu lingvo estas uzata. de multegaj personoj. Do, estas devo de ĉiu kon-
vinkita esperantisto ĉiam kaj ĉie surhavi la verdan stelon. La dua devo
estas: kiel eble plej ofte sonoli, tio estas necesa por perfektiĝi.
Vizitu la sonolejon almenaŭ unu fojon monate. Se vi ne loĝas en
Parizo, kreu vi mem similajn sonolejojn, bone elektitajn, unu por ĉiu
sabato. Eĉ se vi loĝas en urbeto aŭ vilaĝo, vi povas fari tion: tiuokaze
unu sonolejo sufiĉas.
La homoj estas kiel Sankta 'Tomaso: ili nur kredas kion ili vidas
(kaj aŭdas — rimarko de la red. de ES). Do, karaj gesamideanoj, pro-
“ Rimarko: sonoli venas de la komencliteroj de la vortoj Silenti Naci-Lingve (So
No Lo). De tiu ĉi radiko ni povas facile krei derivaĵojn: sonolejo, sonolado. so-
nolisto ktp.
82
pagandistoj, estu nun seriozaj: via propra ekzemplo estos pli profitdona
por nia idealo ol sporadaj konferencoj, kursetoj kaj artikoloj en la ga-
zetaro.
(El „Franca Esperantisto — Kompreni“, Januaro 1949.)
Je morto de V'Amiko
Al 1Vladimir Jukl.
Eklarmu, Landego vi Verda, vi granda:
Ja mortis li, filo, vin ege amanta!..
La tombo elkreskis el maja la. tero
kaj plore aŭdiĝas jam turta la kvero
en nokto silenta, senluna, turmenta,
tra vasta la valo...
Aŭskultu, Amiko,
pri amo rakontas Vin la najtingalo!
Pri amo edzina, pri ida, pri frata,
disĉipla, — Amiko tre kara, ŝatata —
pri amo varmiga trans tomba eĉ baro,
pri tiu sincera de la amikaro
Perdiĝis Jam via figuro en foro,
sed restos eterne vi en la memoro.
Kaj kredu: Plu vivos la sankta ideo
semita en korojn de PGranda Hebreo.
Plu vivos eĉ Lingvo la internacia,
multiĝos en amo „la rond” familia“
Sed kiu, ha ame, en koro kun ardo,
Vi triste ekpaŝis Jam lasta al vojo,
ni — restas ja ĉiuj en softa“ malĝojo ..
Eklarmu, Landego vi Verda, vi granda:
Ja mortis li, filo, vin ege amanta!...
V. 4). Jansky.
“ mallaŭta.
83
Prof. Vladimir Jukl mortis
La esperantistaro en CSR suferis gravan perdon. La 30. IV. 1949
matene je la 6a h. mortis post longjara malsano en sia 58a Jaro prof.
Vladimir Jukl profesoro de la Csl. ŝt. komerca akademio en Bra-
tislava, inspektoro de Esperanto kaj stenografio por la fakaj lernejoj
en Slovakio, lektoro de stenografio ĉe la komerca kaj teknika altlerne-
Joj en Bratislava.
Li esperantistiĝis en la jaro 1909 kaj fariĝis fervora batalanto por
la Zamenhofaj lingvo kaj ideo. Antaŭ la unua mondmilito li gvidis jam
kursojn en Kievo kaj Moskvo. Jam antaŭ 27 jaroj li komencis instrui
Esperanton en la komerca akademio en Bratislava, kiel oficialan, sed
nedevigan lernobJekton. Li estis kunfondinto de la Esperanto-Klubo en
Bratislava, vicprezidanto de SES, komitatano de EACSR, gvidanto de
la pasintjare fondita Ekzamena komisiono de SEl. Ankaŭ sur la kampo
de stenografado ludis li rolon kiel vicprezidanto de la Slovakia steno-
grafia konsilantaro kaj kunredaktoro de la stenografia revuo. Li amis
ankaŭ la naturon kaj deziris ripozi en la tombejo en la NajJtingala valo,
ĉirkaŭita de malaltaj montoj kaj arbaroj.
Ankaŭ dum sia grava malsano li senĉese interesiĝis pri Esperanto.
La estraranoj de SES alterne vizitadis sian amatan vicprezidanton, ra-
kontante al li pri novaĵoj en la movado. Tiam li montris, ke li pri-
laboris la unuecan ĉsl. stenografisistemon por Esperanto kaj ĉiutage
skribis en ĝi kelkajn alineojn el la E-revuoj por konvinkiĝi, ĉu lia
verketo estas vere senmanka.
Ankaŭ liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la gesamideanoj. Li salu-
tigas nin ĉiuJn kaj instigas nin, ke ni daŭrigu la laboron por nia bela
idealo, la interfratigo de l'homaro. Sian E-bibliotekon li donacis al la
Klubo en Bratislava.
La enterigo okazis marde, la 2an de majo je la 11a h. Pro la nekutima
horo kaJ malproksimeco de la tombeJo partoprenis ĝin nur 15 gesami-
deanoj (inter ili 2 el Trnava). Super la tombo parolis la direktoro de la
komerca akademio, reprezentantoj de la Slovaka stenografia konsilan-
taro kaj de la Societo de slovakaj stenografoj. En la nomo de la espe-
rantistaro adiaŭis lin direktoro Pavel Rosa, prezidanto de SES kaj
komitatano de KACSR. Li estis lernanto de la mortinto kaj parto-
84
prenis ties unuan lernejan Esperanto kurson. Prezidanto Rosa parolis
unue slovaklingve kaj poste en Esperanto, dankante la mortinton por
sia senlaca longjara laboro por nia afero kaj adiaŭante lin, en la nomo
de la slovaka, ĉeĥoslovaka kaj tutmonda esperantistaro li promesis
daŭrigi la laboron por la ideo, kiun instruis al li antaŭ 27 jaroj la
mortinto. SES metis sur la tombon girlandon kun surskribo: Lasta sa-
luto de la esperantistaro.
Kortuŝitaj ni forlasis la tombejon kun firma decido en la koro, ke
ni konservos lian karan memoron kaj daŭrigos la laboron, kiun li ne
plu povas partopreni.
A. Cs.
Ĉu Ĉeĥo—Ĉehĥio aŭ Bohemo— Bohemio?
Samideano J. K. el Brno skribis al la redakcio pri Esperantisto slo-
vaka: jenon: Nu
„Lingve mi apenaŭ povis konstati erarojn kaj eĉ preseraroj mala-
bundas, tamen en unu punkto mi havas riproĉeton. Nome por la land-
nomo Bohemio (ĉeĥe: Ĉechy) vi enkondukas novan esprimon Ĉeĥio.
Tio estas nepre malĝusta. ... Mi asertas, ke Bohemio estas nocio pure
ceografia, same kiel Moravio aŭ Silezio. Ĉeĥoj vivas ja en ĉiuj ĉi
tri landoj, konsekvence Ĉeĥujo aŭ Ĉeĥio signifas la tutan teritorion lo-
ĝatan de ĉeĥoj (Moravion, Silezion kun Bohemio). Se ni la ĉeĥojn
dividas laŭ landa deveno, ni distingas bohemianojn, moravianojn kaj
silezianojn.“ Ktp.
Kontraŭe, s-ano J. H. el Praha skribas:
„Kun ĝojo mi legis en via Esperantisto Slovaka la nomojn ĉeĥo —
Ĉeĥio anstataŭ Bohemo — Bohemujo. Mi jam klopodas kaj protestas
dum tri jaroj ĉe laborkonferencoj kaj ĝeneralkunvenoj ĝin atingi, sed
bedaŭrinde ĉiam falis mia postulo pro iu argumento. Do mi nune al vi
dankas, ke vi akceptis tion, pri kio mi Jam delonge klopodas!“ |
Kaj la redaktoro demandas: Kiu el la kompetentaj ĉehaj (bohemaj?)
samideanoj — lingvaj fakuloj bonvolos skribi al ni artikoleton pri
tiu ĉi problemo, en kiu li ĝin solvos definitive?
Kio okazas en ĈSR
IV.
Planita elekto de lernantoj.
Laŭ la nova lerneja leĝo de 21. IV. 1948 ekzistas Jenaj tipoj de ler-
nejoj: Ia-grada „nacia lernejo“ (estinta „popola lernejo“), Ila-grada
„mezlernejo“ (estinta „burĝa lernejo“ kunigita kun la unuaj kvar klasoj
de la gimnazio), IIla-gradaj gimnazio kaj fakaj lernejoj.
La la kaj Ila-gradaj lernejoj estas devige vizitataj de ĉiuj infanoj inter
615 jaroj. La lernejoj de la IIla-grado estas parte devigaj (t. n. fun-
daj fakaj lernejoj, antaŭe „„daŭrigaj“), parte elektaj (fakaj kaj gim-
hazioJ).
La nuna diferenco ĉe la IIla-gradaj lernejoj signifas, ke povas esti
akceptataj ne nur lernantoj, kiuj finis la devigan vizitadon de la Ila-
grada lernejo, sed ankaŭ tiuJ, kiuj pruvis pri sia kapableco al pli alta
instruado Jam en la praktiko (en industrio aŭ en kampokulturado kiel
lernoknaboj aŭ kvalifikitaj laboristoj). Tiamaniere estas forigataj la
malhelpaĵoj ekonomiaj aŭ socialaj, kiuj malebligis al ili la studadon.
Ĉar ĝis nun la enskribo en la elektajn lernejojn dependis tute de la emo
de la lernanto mem aŭ de siaj gepatroj, ekde nun la instruistoj kaj la
funkciuloj de sindikatoj kaj Unueca ligo de kamparistoJ devige elser-
ĉadas talentitajn lernantojn por plua faka instruado laŭ ilia kapableco
kaj laŭ la bezono de ĝenerala laborplano en diversaj fakoj. Stata mon-
subteno forigas la eventualajn ekonomiajn malhelpaĵojn. Tiel estas
eliminata la nedezirata kumulado (superproduktado) de laborfortoj en
unuopaj fakoj, dum aliaj estas neglektataj ĉe elekto de okupo, nur
manke de kono pri eblecoj kaj laboraj perspektivoj.
Krom la ĝis nun konataj superaj fakaj lernejoj ekzistas novaj: por
aŭtomibilismo kaj aviadismo, por delikata meĥaniko kaj optiko, por
majstraj kaj superaj fervojaj lernejoj kaJ por fakoj de industrio teksa,
guma, tanista, vitra, por superaj lernejoj artindustriaj kaj grafikaj. La
gisnunaj komercaj akademioj kaJ la 2-Jara komerca lernejo ŝanĝiĝas
Je superaj 4- resp. 2-Jaraj lernejoj ekonomiaj kun diversaj fakoj. La
gisnuna] kampokulturistaj lernejoj estas ankaŭ riĉe diferencigitaj je
diversaj superaj fakaj lernejoj kamparistaj kaj arbaristaj. La ĝisnunaj
t. n. Institutoj por virinaj okupoj ŝanĝiĝas Je Superaj lernejoj por
. .
t t
86
nutrado kun branĉoj ekonomie-administrativa, por praktika dietetiko
kaj kolektiva nutrado. Ĉar la gimnazianoj, kiuj ĉijare sukcese finstudis
la 5-an klason, povas Jam aliĝi al fakaj kaj superaj fakaj lernejoj, oni
malplialtigos la nombron de gimnazioj, sed ili estas nove fondotaj en
lokoj, kie ili ĝis nun ne ekzistis.
Koncize laŭ E. Burianek esperantigis Eliz.
Pri la bazo de la nuna evoluo en ĈSR
„KNiuj kondiĉoj ebligis al ni ekmarŝi sur la vojo al socialismo? Antaŭ
Ĉio ke la faŝismo estis milite venkobatita kaj tiamaniere malaperis la
ĉefsklaviganto kaj liberiĝis grandegaj fortoj. Dum la milito la reganta
klaso de la unuopaj okupitaj landoj malkaŝis sian veran vizaĝon kaj
kompromitiĝis per sia porfaŝista kunlaborado. Kreskis la memkonscio
de la laboranta popolo, firmiĝis ĝia unueco kaj volo efektivigi novan
ordon. Fine ŝanĝiĝis ankaŭ la rilato de fortoj en la internacia politiko,
precipe ĉar la Sovetunio eliris el la milito ege plifortigita.
Sub influo de ĉi tiuj faktoroj en tuta vico de landoj estiĝis reĝimoj,
kiuj ankoraŭ ne estas socialistaj, sed kie la klaso de laboristoj aktive
partoprenas la regadpotencon. Ekestis nova tipo de demokratio, kiun
ni nomas popoldemokratio. Per tio nur pruviĝis en la praktiko, kion
la marksistaj klasikuloj antaŭvidis, nome, ke ekzistas ankaŭ alia voJo
al socialismo ol pere de diktatoreco de la proletaro kaj ŝtata organizo
soveta. Signoj de ĉi tiu nia vojo estas: struktura ŝanĝo de nia ŝtata
administracio per ĉesigo de la malnova birokrata-policia sistemo kaj
konstruo de nova administrado, bazita sur sistemo de popolaj naciaj
konsilantaroj, plue naciigo, kiu donis en la manojn de la laboristoj
ekonomian forton, kaj fine la Nacia fronto — ligo de laboristoj, kam-
paristoj kaj laboranta inteligentularo — gvidata de la forta Komunista
Partio, kiu scipovis konkeri la ĉefan pozicion ne nur en la vicoj de la
laboristaro, sed ankaŭ de la kamparistaro.“
(El raporto de prezidento Gottwald, okaze de kunsido de Centra
komitato de la Komunista Partio en CSR, la 25-an de septembro 1946.)
PARTOPRENU LA TRIAN SLOVAKAN ESPERANTO-KONGRESON
EN BRATISLAVA!
81
Jozef Repĉdk:
Libropresado en Slovakio
La unuaj mencioj pri libropresistoj, presado kaj presejoj sur' la teri-
torio de nuna Slovakio devenas el la fino de la XVa jarcento, do el la
tempo tuj post la eltrovo de libropresado de Guttenberg; bedaŭrinde,
el tiuj ĉi tempoj ni — krom unu dokumento pri indulgenco, presita
en 1480 en Bratislava, ne havas dokumentojn kaj pruvojn, tial ni povas
sekvi la dokumenteblan historion de libropresado en Slovakio nur
depost la 70aj jaroj de la XVIa. jarcento.
Tiu ĉi interspaco estas pripensiga, ĉar en la XVa jarcento Slovakujo
vivis en cirkonstancoj tre favoraj. La bonaj ekonomiaj cirkonstancoj
helpis ankaŭ kulturan progreson kaj en 1467 — estis fondita univer-
sitato — „Academia Istropolitana“, Estas do ne tre facile klarigebla
la fakto, ke la dokumentoj pri pli vasta presista aktiveco datiĝas el
tempo pli ol jarcenton pli posta. Ĝis nun plej kontentiga estas la klari-
go, ke dank' al la intensaj kulturaj rilatoj de Slovakio kun eksterlando
la slovakian bezonon de libroj plejparte kovris la. presejoj de najbaraj
landoj. Verŝajne tial neniu presisto kuraĝis starigi libropresejon.
Tamen estas interese konstati, ke fine de la XVa jarcento nombraj
slovakdevenaj libropresistoj famiĝis eksterlande. Apartan mencion me-
“ritas Nikolao Bakaldr, laŭdevene slovako, kiu jam en la 90aj jaroj de
la XVa jarcento laboras en Plzeĥ (okcidenta Bohemujo).
Post enhejmiĝo de la presarto en Slovakujo ni trovas komence
migrantajn presejojn. Reformacia predikisto Havel Huszdr post long-
jara migrado tra Hungarujo fiksiĝis fine de sia vivo en Komjatice
(suda Slovakujo) kaj presis tie kelkajn librojn. En la sama jaro alia
reformacia predikisto, Pefro Bornemisza, fondis en vilaĝo Sintava
libropresejon, kiun li poste translokigadis de loko al loko. Ĝia estro
estis Valentin Mantskovit, kiu post la morto de Bornemisza portempe
laboris en la urbeto Hlohovec; tie ĉi li presis la gravan verkon „Con-
fessio fidei““ de Kyrmezer.?
La jaro 1578 estas gravega limdato en la historio de la slovaka libro-
presa arto. En tiu ĉi jaro eklaboris tri novaj presejoj, nome en Trnava.
Bardejov kaj Banska Bystrica.
' Paŭlo Kyrmezer, luterana pastro 1589, aŭtoro de verkoj religiaj kaj dramaj.
88
68
———————— —T—————N EC” spe
pox
kes
BI
=
” Aebannes canoicCus"i P ; | LIS lo negve
—4ubiletin ĉodemgz loco depitatus per Reuerĉdiflimi 1 Jllu/trilimi domini. don Jobanĉ di
” Hragonia- tituli fancti adriani Sacrolancte Romanĉ € cclefige pbim Cardinalem apoftolicunr
de latere legaŭ ad pungarie Boberie et polonie Regna 2. Sanctillimo domino nfo
————————————E—— — E — E
EET AS FESORO FN AO SSS 5 perregso” ——
lebanus € celie (cri «partini DozonizA LomMillarius in faneto negocio -
papa quarto deltinats fidem facimus per prefentes qp quia Irostefi qe;
debitum £ecitponendo 1 contribuendo ad Lippi pro ĉkpedicionie facienda com L
“impiŭilimos Lurcos £ri(tianinom 8 atrocillimos hoftes iuyta ordinaconĉ preiati domini legati-
“adeo declaramus gy poflitab 3donco £Lonfelfore Bi (e eligedo aberĉonis Sente,nciiser petis
omnibus Lontririset confeftis abfoui etallequi fancri Jubilci cim peccatorŭ rem flion€ inuita“
SZ
“i mortisarticulo plenarid Jndulgĉciam Dat ipla Die w(ce(iois dni Zinno eiu (dĉ apillel imo”
“ Quadringentelimo Ocruagefimo £oma Abfoluciĉis o e o
“«Piferegtur tui oipotes deus 1 cetera Die ni ibfis rpls te abfoluatet So duetoritate beatori
- perriz paultapoftolori 3 Scte Romane Scclie mibtin bac parte cemilla 1 ibi cocefla abloluo
——————————o——— BT A EEEE ITOO TO
— teabomntuinculo € xcommunicaciontis - Sufpĉf1onia? Jnfdicti aliifaz Sila a Jure uel ab pole
generalif aut (pilif ite prolaris et re(tituo te LOmunioni fideliŭ 7 participaconi € ccliafticori =
“Sacramĉtorŭ €teadĉ auctozitate ego ab foluo te ab oibo petis mis LOtritis et Lofellis ecidDE =
oblitiaet ĉĉcedo tibi vim peccatorŭ tuori plenazia remillionem et remitto tiblomes penas ipiti =
- feculoauŭt in purgatozio faciendas 3n nomine pris 3 Mli 7 (piritulanci ADE nN |
:
Pruntedonis Slovaka. Nacia Biblioteko,
Dokumento pri indulgenco, presita en Bratislava (1480),
La unua konata presisto en Banska Bystrica estis Kristofo Skul-
tety. Tamen multe pli grandan signifon por la slovaka kulturvivo akiris
la presejo en Trnava fondita de Nikolav Telegdi. Post lia morto, ver-
ŝajne en la unua kvarono de la XVIla jarcento, tiu ĉi presejo kunfan-
d.ĝis kun la arciepiskopa presejo en Bratislava.
Mondan nivelon atingis la Universitata libropresejo en Trnava, kiu
laboris de la jaro 1640 ĝis 1797. Ĉi tie estis presataj ne nur religi-temaj
libroj, lernolibroj, sed ankaŭ grandampleksaj verkoj historiaj, juraj,
kaj ankaŭ nombraj slovakaj literaturaj monumentoj, kiel Cantus Ca-
tholici (kaj aliaj). Kiam la universitato” estis translokita al Buda kaj
kun ĝi estis fortransportita ankaŭ parto de la presejo, Vaclav Jelinek,
unu el ĝiaj okupitoj, fariĝis memstara kaj fondis en Trnava propran
presejon. Tiu ĉi presejo estis por slovakoj grandsignifa. ĉar ĉirkaŭ ĝi
estiĝis la „Slovaka. Erudita Societo“ kaj tie Ĉi estis presitaj multaj
el ĉiaj eldonaĵoj. Fine de la XIXa jarcento estis en Trnava kelkaj pre-
sejoj kaj post la unua mondmilito ilia nombro duobliĝis.
La trian presejon fondis en 1578 Davido Gutgesell en BardeJov.
En tiu ĉi presejo estis en 1581 presita la unua slovaka traduko de la
kateĥismo de Luther. Krom tio ankaŭ Jakobo Klosz fondis ĉi tie pre-
sejon en 1597. Post la morto de Gutgesell ambaŭ presejoj verŝajne
kunfandiĝis. Poste tiu ĉi presejo fariĝis propraĵo de la urbo Bardejov
kaj estis estrata de Georgo Sambuch (elparolu sambuh) kaj Tomaso
Scholz (elp. ŝolc). Komence de la XVIIIa jarcento ĝin aĉetis la koŝiceaj
Jezuitoj.
En Bratislava presis Johano Valo en la jaro 1594 germanlingvan
flugfolion. En la jaroj 1609—1663 laboras en Bratislava arciepiskopa
presejo, fondita de Francisko Forgdch (elp. forgaĉ). En 1669 fondis
en Bratislava novan presejon Bohumir Griinder, sed ĝi jam post kelkaj
jaroj de funkciado verŝajne fariĝis urba entrepreno.
En la XVIIa jarcento la nombro de presejoj estas tre granda; ĝi
estas sekvo de vigla literatura kaj kultura vivo. Tre produktiva estis la
presejo de la familio Royer, kiu poste fariĝis posedaĵo de la familio
Landerer, havanta presejojn ankaŭ en Budapeŝt kaj Koŝice. En la dua
duono de la XVIla jarcento venis el Olomouc (en Moravio) iu Francisko
Aŭgusto Patzko (elp. packo), fondis presejon, kiun post lia morto gvi-
2 Fondita en 1635. translokita al Buda en 1777.
90
das liaj posteuloj; komence de la XIXa jarc. aĉetis ĝin la familio
Snizek (elp. snĵiĵek); en ĝi estis presitaj multaj slovaklingvaj libroj.
Riĉe ekipita kaj bele laboranta estis ankaŭ la presejo de la Weber-oj.
fondita en 1783 de Simeono Petro Weber, kiun en 1852 aĉetis de ili
Alojzo Schreiber. En la presejo, fondita en 1783 de Antonio Lowe la
posedantoj ofte ŝanĝiĝis; fine ĝi venis en la manojn de Belnay-oj kaj
Schreiber-oj, ĉe kiuj ĝi restis dum longaj jardekoj. En la XIXa jarcento
estas en Bratislava multaj presejoj, el kiuj plej notindaj fariĝis tiuj
de Angermayer-oj, Schmid-oj kaj Wigand-oj. Post la milito, kiam
Bratislava fariĝis centro de slovaka ekonomia kaj kulturo vivo, estis
fonditaj ĉi fie tre bone ekipitaj, grandaj presejaj entreprenoj.
En la historio de la libropresado en Koŝice klare montriĝas tri
epokoj. En la unua epoko depost 1610, kiam ĉi tie eklaboris Johano
Fischer (elp. fiŝer), ĝis la fino de la jarcento la presistoj ofte ŝanĝiĝis.
La duan epokon okupas la presejo de jezuitoj, kiu laboris dum plena
jarcento. Eĉ se ĝi per sia laborkapablo kaj produktiveco ne povas esti
komparata al la presejo de Trnava, ĝi tamen estis tre produktiva. Nur
en la periodo 1712-1773 ĝi finpretigis 573 librounuojn. La tria epoko
komenciĝas per la disigo de la jezuita ordeno, tiam la presejo fariĝas
havaĵo de la familio Landerer kaj de tiu ĉi ĝin transprenas J/erfer-oj.
Menciita esti meritas ankaŭ la. presejo de la familio EUinger.
(Daŭrigota.
DANKESPRIMO ĈE LA MORTOKAZO DE S-ANO PROF. V. JUKL.
La grandnombra esprimo de la samideana kunsento, kiujn ni ricevis el
diversaj lokoj pruvas, ke la mortinto estis ŝatata kaj amata de ĉiuj
gesamideanoj kiuj lin konis. Tion li meritis per sia afableco, sed ankaŭ
per sia 40-jara senlaca, fervora laboro poresperanta. Lia foriro signifas
por nia movado grandan perdon kaj ni povas honorigi lian memoron
plej inde, se ni promesos, ke ni klopodos imiti lian laboremon, Lian
fervorecon atestas, ke eĉ liaj lastaj vortoj estis direktitaj al ni, sendante
lastan saluton al ni ĉiuj kaj instigante nin al laboro, Ni akompanis lin
al sia lasta ripozejo kaj nia prezidanto en sia parolado adiaŭis lin en la
nomo de ĉiuj SES-anoj. Li ripozu en paco kaJ ni daŭrigu lian laboron
por nia bela ideo!
Slovaka Esperanto-Societo, Bratislava.
91
MTUTSLOVAKAJ 3a Slovaka Esperanto-Kongreso
KONGRESO
meo ia Dua informilo
ADRESO: Ĉiujn korespondaĵojn, rilatantajn la
kongreson, sendu je la adreso: 3a Slovaka Espe-
ranto-Kongreso, Bratislava l., Zamoĉnicka 8/1.
ALIĜILOJ kaj poŝtpagiloj estis almetitaj al la lasta numero de Espe-
rantisto Slovaka. Pluaj haveblaj ĉe LKK. La aliĝilo validas nur kun
samtempe ricevita kotizo (Kĉs 50.—). Bonvolu la aliĝilon klare kaj
legeble plenigi kaj la nebezonatan tekston trastreki. Precipe la nokte-
Jon plenigu tre precize, por ke ne okazu miskompreno. Ĉiuj pagoj estu
efektivigataj al la Psp. 8 — 2825 Slovenske Esperantske SdruzZenie,
Tria Slovaka Esperanto-Kongreso en Bratislava.
FERVOJA RABATO: Kiel ni jam anoncis, ĉiu kongresano ricevas
339/o fervojan rabaton (eksterlandanoj de la limstacio). La legitimiloj
estas Jam dissenditaj. Kiu ankoraŭ ne ricevis ĝin, reklamaciu tuj.
GLUMARKOJ: Kongresaj glumarkoj (vidu kliŝon supre) estas ha-
veblaj ĉe LKK, 30 pecoj por Kĉs 10.— Uzu ilin ĉe via korespondado,
ĉar ili propagandas ne sole la kongreson, sed ankaŭ Esperanton.
LOGIGADO: Ni atentigas ĉiujn gesamideanojn, kiuj deziras parto-
preni nian kongreson, ke ili aliĝu ju pli baldaŭ, por ke ni povu ĝusta-
tempe prizorgi loĝejon. Por tiuj, kiuj aliĝas malfrue, ni ne povas ga-
rantii hotelĉambron, sed amasnoktejo estos je dispono. — Estis al ni
promesite, ke la kongresanoj ricevos nutraĵbiletojn por du tagoj. Pre-
cizajn informojn vi trovos en nia Informilo, kiu estos dissendata ĝusta-
tempe.
EKSTERLANDAJ GASTOJ: Montriĝis intereso pri nia kongreso an-
kaŭ inter gesamideanoj el la najbaraj landoj, tial ni sciigas, ke ili
raJtas partopreni al la kongreso sen pago de kongreskotizo. Interesuloj
skribu tuj al LKK.
VENOS DANAJ ESPERANTISTOJ. |
Komence de Julio venos al Slovakio aŭtobusa karavano de danaj
esperantistoj. Ili rondvojaĝos en Slovakio kaj vizitos Esperanto-gru-
pojn. Gesamideanoj, renkontu ilin. Petu informon de SEI.
02
De
2
.
..
Slovakaj proverboj
(Daŭrigo.)
Pri manĝaĵo. (O ĵedle.)
Pri manĝita kaj trinkita, la havsento konvinkita.
(Len tolko je tvoje, ĉo zjeS a vypijes.)
. Ne manĝu tiom, ke vi grasiĝu, sed nur tiom, ke vi fortiĝu.
(Nejedz na sadlo, ale na silu.)
Hundo benas eĉ la muŝon, se ĝi mem flugas en buŝon.
(Dobra je psovi mucha, ked mu padne do brucha.)
Pri malsato. (O hlade.)
Malsatego ĝin aranĝas, ke hund' eĉ hundon formanĝas.
(Ked je hlad i pes psa z]e.)
. Neniam homo la sata, emas kredi al malsata.
(SYty laĉnemu neveri.)
Pri trinkado. (O piti.)
. Paro da dolĉe venenigaj „Ino“-j estas bona vizo kaj bela virizo.
(Dobre vino a pekna zena, dva sladke jedy.)
. Tiu faris surmonde la plej grandan krimon, kiu unua miksis akvon
en la vinon.
(Najviĉsi lotor na svete bol ten, kto prvy do vina vody nalial.)
Se alkohol kapen pasas, kapon prudento forlasas.
(Palenka do hlavy, rozum z hlavy.)
LJ
Pri sano. (O zdravi.)
Sano, paco, pano — jen feliĉ' en mano.
(Kto ma zdravie, pokoj, chleba, ten ma vsetko, ĉo mu treba.)
. La riĉec' de malsanulo ofte egalas al nulo,
(Kde nieto zdravia, ani bohatstvo za niĉ nestoji.)
(Daŭrigota.
93
EL ESPERANTUJO |
KOSICE, La 24an de majo festis la lo-
ka Esperanto-klubo (nun Loka grupo de
SES) la 25an datrevenon de sia fondiĝo,
Ĝi estis fondita de s-ano Jozef Fridrich
(el Brno) kaj kelkaj s-anoj, al kiuj
apartenas ankaŭ ĝia nuna vicprezidanto,
s-ano Alojz D. Kremer. Por soleni la ju-
bileon, koŝiceaj gesamideanoj aranĝis
akademion. La akadenio okazis antaŭ-
vespere de la jubilea tago en la granda
halo de „Veritas“.
La akademion malfermis kaj la gastojn
bonvenigis la sekretario de la klubo.
s-ano A. Magera, salutante speciale la
persone ĉeestantan fondinton, s-anon
J. Fridrich. La programo komenciĝis
per „Kiu por la vero“ kaj „La Espero“
kantitaj komune. Muzikajn programe-
rojn prezentis mandolinistoj sub gvida-
do de s-ano Galica, kaj tamburistoj, gvi-
dataj de s-ro instruisto Nemes, Solkan-
tojn kantis ges-anoj V. Farkasovi, E.
Kremerova4 kaj L. Takaĉ, S-anino M.
Husarova belege pianludis .„Valse Cis-
mol“ de Sopen. Poste s-ano J. Fridrich
parolis pri la fondo de la klubo antaŭ
25 jaroj. Lia parolado estis tre interesa
kaj ricevis grandan aplaŭdon.
Antaŭ la fino de la akademio la se-
kretario gratulis al s-ano Kremer okaze
de la baldaŭ venonta datreveno de lia
naskiĝtago (la 29a de maJo). Lian gra-
tulon sekvis popoldancoj, dancitaj de ok
Junulinoj, kaj transdono de bukedo al
la Jubilanto.
VESELI NAD MORAVOU: Partopre-
nintoj de la vintra kurso decidis fondi
esperantistan klubon. En la kunveno, oka-
zinta la 5-an de majo 1949 estis elektita
provizora komitato: prezidanto Jaromir
PavlackyYy, vicprezidanto Leopold Ob-
[eser, sekretario Antonin Lecidn, kasisto
Frantisek Hynst, revizoroj: Jdn Lehnert,
Anoj de la Esperanto-kurso es Veseli nad Moravou.
94
s-ino Marie Ruĉkovid, anoj: f-ino Vlasta
Trdvnickovd, f-ino Marie Hradilovad. f-ino
Bozena Kurivialovd, f-ino Vlasta Salc-
rovi. Adreso de la. nova klubo:
Esperantista asocio en CSR, slovaka
klubo en Veseli nad Moravou. ĈSR.
ESPERANTO PROGRESAS EN SVIT
Post la oficiala reprezentado de Svit
en Koŝice okaze de la Ila Tutslovaka
Esperanto-Kongreso kaj aranĝado de
Esperanto-tago kun prelegoj, Svit kaj
la svitaj gesamideanoj aranĝis kunvenon
kun prelego pri .Esperanto kaj la la-
boristo“ la 13an de februaro 1949, Dr.
Izak el Turĉ. Sv, Martin faris interesan
prelegon al kiu d-ro Sahliger el Svit al-
donis priesperantajn „svitaĵojn“. La suk-
seco de la kunveno estis granda, ĉar
samtempe funkciis ekspozicio pri turis-
maj afiŝoj en Svit, Hodiaŭ ni povas
skribi pri kelkaj sukcesoj en SVIT:
En la entreprena laborista lernejo
funkcias kurso por komencantoj kaj
por progresantoj. La 26an de marto
1949 la Koŝice-a radio-stacio elsendis
nian prelegon pri Esperanto, De la 8a
ĝis la 20a de junio la ZK-ROH aranĝos
Esperantan kurson, kie instruos konata
CĈe-metoda instruisto Sole el Mlada Bo-
leslav. La kurso finiĝos per ekzameno
pri lingvoscio. En la faka bulteno de la
fabrika Centra libraro por la fabrikaj
departementestroj aperadas regule scii-
goj pri Esperanto. Ĝis nun estis eldo-
nitaj du specialaj suplementoj pri „Espe-
ranto kaj nia fabriko“ kaj „Esperanto
kaj la laboristo“. En la fabrikaj ĉiu-
tagaj radio-elsendadoj aperas regule
scligoj pri novaĵoj en Esperantujo. Je la
fino de aprilo la samideanoj el Svit
organizis kulturan priesperantan bri-
gadon al la konata sanatorio Vysŝne
Hagy, kie montriĝas granda intereso pri
Esperanto.
„NA CESTU“, la monata revuo de la
fervojdirekcio en Bratislava, aperigas
regule esperantan rubrikon. En la marta
n-ro aperis la invito de la Aŭstria fak-
grupo de esperantistoJ-fervojistoj ĉe la
Aŭstria Esperanto-federacio, La rubri-
kon gvidas s-ano St. R. Seeman (la ad-
reso de la revuo: Bratislava, Klemen-
sova 10).
REGIONA MANIFESTACIA KON-
GRESO de esperantistoj kaj amikoj de
Esperanto okazis la llan kaj 12an de
Junio en Ostrava. Programataj estis
(sabate vespere) akademio, (dimanĉe)
manifestacia kongreso kun prelego de
Dr. Th. Kilian: Esperanto en lernejon.
krome ĝardenfesteno kaj dancamuzo,
KEZMAROK. Post Nove Zimky anon-
cas sin ankaŭ la studentoj de la gimnazio
en Kezmarok. La 7Tan de majo ili fondis
Esperanto-rondeton en kadro de la ler-
neja organizo de Ĉeĥoslovaka junular-
asocio. Prezidanto estas M. Zvara, se-
kretario: G. Albrecht, protokolisto G.
Kapolkovd, kasistino V. Hadravovd. —
La rondeto, nombranta 30 anojn, ko-
mencis komunan studadon de Esperanto
kaj preparas ekspozicion de Esperan-
taĵoj. La rondeto publikigas jenan al-
vokon:
Esperanto-rondeto..ĉe. la. gIm-
nazio en Kezmarok alvokas ĉi-
ujn studentojn-esperantistojn
fondi Esperanto-rondeton ĉe
niaj lernejoj kaj invitas- ilin
samtempe al konkurado!
Ni gratulas sincere al niaj junaj fer-
voruloj! |
OLOMOUC. La kulturfako de la Di-
rekcio de Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj
favoras nian movadon kaj aranĝas
kursojn en stacioj, kie sin anoncas
sufiĉa nombro da interesuloj. En ĉijara
vintra sezono okazis kursoj en 5 lokoj.
95
KOSICE. Nia nelacigebla, 76-jara sa-
mideano A. D. Kremer komencis kurson
por komencantoj kun 12 personoj.
INTERNACIA MUZIKA EJSTEDVO-
DO DE LLANGOLLEN okazis ĉi-jare la
14—19an de junio. Ĉi tiu grava kimra
nacia kulturfesto, celanta progresigi la
ideon de internacia amikeco pere de
kantado, eldonis belan detalan prospek-
ton kun programo en Esperanto,
ESPERANTOLOGIO estas preparata
scienca revuo, dediĉota al lingvistiko
kaj bibliografio de Esperanto. Ĝi ape-
rados en kajeroj po 64 paĝoj. La unua
kajero aperos en julio. Ni sincere salu-
tas tiun ĉi gravegan entreprenon. Por
informoj pri Esperantologio turnu vin
al D-ro Paul Neergaard, Gothersgade
158. Kopenhago K, Danmark.
Somera Esperanto-lernejo en
RozZznov pod Radh. okazos en la
tagoj 1a-15a de augusto, Okazos kursoj
por komencantoj kaj progresintoj en
agrabla regiono. Informojn kaj aliĝilon
petu de Krajsky vybor Letni espe-
rantskeĉ Skoly v RoZnove, Ostrava l.,
Hotel Imperial.
Gesamideanoj el Slovakio, partoprenu
la somerajn lernejojn en Doksy kaj
Roznov!
ABONU la monatan revuon .ESPE-
RANTISTA“, oficialan organon de Ĉeĥa
Eseranto-Asocio. Adreso: Praha XIX/Z,
post. prihr. 7075. Jarabono Kĉs 80.—.
PERSONAJ
ALVOKO. Minacas danĝero, ke Radio
Ostrava devos ĉesigi siajn Esperanto-
elsendojn. Tial ĉiu tuj skribu nacilingve
al ĈCsl. rozhlas, Ostrava kaj petu daŭri-
son de la elsendoj en Esperanto. Nece-
sas laŭeble multaj skribaj petoj. S4ribu
tuj, skribu unuope! Dankon!
SCIIGOJ
NASKIĜO. Al la familieto de s-ano
Jan Mikulas en Koŝice naskiĝis la 10an
de aprilo filineto Jana. Niajn bondezi-
rojn!
La 23an de aprilo naskiĝis Petro, la
unua filo de s-ano I. Zalupsky en Koŝi-
ce, Bonvenon al nova samideano!
FIANĈIĜO. S-anino Mario Kavĉako-
v4 kaj s-ano Aurel Magera anoncas sin
kiel gefianĉoj. Sinceran gratulon!
MORTO. S-ano Stefano Blanar, 26-
jara fervora batalanto por nia afero
mortis 29.5,49 en Nove Mesto n/V. post
longa grava malsano. En li foriris ne
nur konsciplena ano de Esperanto-
rondeto en N. Mesto nad Vah., sed en
li nia tuta movado perdas vere ekzem-
plan laboremulon, honestan verdling-
vanon, kiu malgraŭ sia korpa malsano
ĝis lasta momento fervore fosis sian
sulkon, Liaj parencoj kaj tutmondaj
cekorespondantoj akceptu nian since-
ran kondolencon.
Dio donu al li eternan ripozon!
ESPERANTISTO SLOVAKA, ĉasopis Slov. esperantskĉho ustavu. Vychadza mesaŭne. Zakladatel Arnost
Vaha. — Red. a admin.:; Turĉ. Sv. Martin, Kuzminyho 29. Rediguju: E. V, Tvarozek a zodp. zist.
Dr. Lud. Izik. — Predplatne na rok Kĉs 70.—, do cudziny Kts 80.-. — Uĉet Poŝtovej sporitelne
S-9615, Slovensky esperantsky ŭstav, Turĉ. Sv. Martin. — Novin. vypl. pov. Riaditelstvo poŝt pod
Cc. 22,857-I.-1948. — Dozorny a podaci poŝt, trad Turĉ. Sv. Martin.
ESPERANTISTO SLOVAKA, organo de Slovaka Esperanto-Instituto. Aperas monate. Adreso: T. S.
Martin, Kuzmany str. 29, CSR-Slovakio. Fondinto A. Vaha. — Redaktas: E. V. Tvarozek kaj la
respondeca reprezentanto Dr. Ludoviko Izik, — Abonprezo por eksterlando: 16 int. respondkuponoj
aŭ egalvaloro en Esperantaj libroj.
Tlaĉiareĥ — Presejo: KUS, T, S. Martin.
96